Sonorilo de Islando

Paperback, 400 pages

Esperanto language

Published by Mondial.

ISBN:
978-1-59569-508-6
Copied ISBN!
No rating (0 reviews)

Sonorilo de Islando (Íslandsklukkan), verkita kaj publikigita en tri volumoj de 1943 ĝis 1946, estas la plej konata verko de la islanda verkisto Halldór Laxness (1902-1998). La historia romano pri malfacila epoko dum la dana koloniigo de Islando konsistas el tri partoj: Sonorilo de Islando, 1943, La Damo de Lumo, 1944, kaj Fajro en Kopenhago, 1946. La tri volumoj estis kune publikigitaj en 1957.

La eventoj, sur kiuj baziĝas la romano, okazis malfrue en la 17-a jarcento kaj komence de la 18-a, kiam Islando estis subpremita de severa regado de la Danoj, de epidemioj, malsato kaj komerca monopolo. Ĝi priskribas la longdaŭran proceson de malriĉa farmisto, Jón Hreggviðsson, kiu estis kondamnita al skurĝado pro ŝtelo de fiŝhoka ŝnuro kaj en la posta jaro al ekzekuto, ĉar onidire li mortigis la reĝan pendumiston. Antaŭ la ekzekuto Jón Hreggviðsson eskapis el la kaptiteco kaj sukcesis fuĝi el la lando. Post aventuroj …

1 edition